Gregorio de Narek

Sankta
Gregorio de Narek
Persona informo
Գրիգոր Նարեկացի
Naskiĝo ĉ. 950
en Yemişlik, Rŝtunik, Vaspurakana reĝlando
Morto ĉ. 1003
en Narekavank, Rŝtunik, Vaspurakana reĝlando
Lingvoj klasika armenaarmena vd
Familio
Patro Khosrov of Andzev (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Anania Narekatsʻi (en) Traduki () Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
muzikisto
filozofo
teologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 970-aj jaroj– vd
Sanktulo, Doktoro de Eklezio
Kanonizo ĉ. 1005
Festotago 27-a de aprilo laŭ la roma rito
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gregorio de Narek (armene Գրիգոր Նարեկացի, Grigor Narekaci; ĉ. 950 - 1003/1011) estis armena mistika kaj lirika poeto, monaĥo kaj teologo[1]. Li estas sanktulo de la Armena Apostola Eklezio[2] kaj estas deklarita Doktoro[3] de la Eklezio[4] de Papo Francisko en 2015[5].

Filo de episkopo, Narekaci estis edukita de parenco kiu vivis en la monaĥejo Narekavank, ĉe la suba bordo de la lago Van (moderna Turkio). Li estis bazita tie preskaŭ sian tutan vivon. Li estas plej konata pro la Libro de Lamentoj[6], grava peco de mistika literaturo[7].

Narekaci ankaŭ verkis multajn aliajn verkojn. Lia unua konservita laboro estas komentaĵo pri la Kanto de Kantoj[8] («Մեկնութիւն երգոց երգոյն Սողոմոնի», Meknutiun jergoc jergojn Soghomoni), skribita en 977, la jaro kiam li estis ordinita pastro[9]. Ara Baliozjan konsideras ĝin prozo-majstraĵo. Li poste skribis himnojn, panegirojn pri diversaj sanktaj estuloj, homiliojn, multajn ĉantojn kaj preĝojn kiuj ankoraŭ estas kantataj hodiaŭ en armenaj preĝejoj[10]. Narekaci ankaŭ verkis ĉirkaŭ dudekon da personaj poemoj, kiuj estas la unuaj religiaj poemoj en armena literaturo, kaj spiritaj kantoj nomitaj gandz, ambaŭ en verso kaj prozo. Narekaci ankaŭ komponis muzikon por siaj odoj, sed ili ne estas konsiderataj ŝarakanoj[11].

Narekaci estis la unua grava armena lirika poeto kaj estas konsiderata la plej amata persono en armena kristanismo. Robert W. Thomson priskribis lin kiel la "plej signifan poeton de la tuta armena religia tradicio," dum la akademiulo Jos Weitenberg deklaris lin la "plej elstara teologia, mistika kaj literatura figuro de armena kulturo."[12] Oni listigas Narekaci kiel unu el la tri viziuloj de la armena tradicio, kune kun Mesrop Maŝtoc kaj Jeghiŝe Ĉarenc[13].

  1. "Աստվածախույզ Նարեկացու "մոդայիկ" դառնալու լույսն ու ստվերը", Unuiĝo de Armenaj Verkistoj, 23a de oktobro 2017. ()
  2. The Armenians: Their History and Culture. Novjorko: AGBU Ararat Press.
  3. Григор Нарекаци (Grigor Narekatsi) (ruse). Rusa Ortodoksa Eklezio (8a de septembro 2011).
  4. "Review of two French books on Narekatsi", 2010, paĝoj 389–390.
  5. Message of His Holiness Pope Francis on the 100th anniversary of "Metz Yeghern" and proclamation of St. Gregory of Narek as a Doctor of the Church (12a de aprilo 2015).
  6. (1964) A History of Armenia. Novjorko: Ĝenerala Armena Bonfara Unio de Usono.
  7. (1994) History of Humanity: From the seventh to the sixteenth century. UNESKO. ISBN 9789231028137.
  8. Pope Francis declares Armenian saint Doctor of the Church. Radio Vatikana (23a de februaro 2015).
  9. "Գրիգոր Նարեկացու մասին [Pri Grigor Narekatsi]", 1958, paĝoj 267–270. ()
  10. (2001) The Oxford Guide to Literature in English Translation. Oxford University Press. ISBN 9780199247844.
  11. (1982) Soveta Armena Enciklopedio Vol. 8 (). Erevano: Armena Enciklopedio.
  12. "Reviewed Work: Sankta Gregorio de Narek teologo kaj mistikulo. Internacia kolokvo de la Internacia Pontifika Instituto... 20-22 januaro 2005 de Jean-Pierre Mahé, Boghos Levon Zekiyan", 2008, paĝoj 100–101.
  13. Գրիգոր Նարեկացի [Grigor Narekatsi] (armene). Instituto por Armenaj Studoj de Erevana Ŝtata Universitato (2007). Arkivita el la originalo je 2018-03-22. Alirita 2020-09-27.

Developed by StudentB